Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tamen super la pluralo de Ido primitiva tre grandan avantaĝon: Ĝi estas pli simpla, kaj aldoniĝas sen iu ajn malfacilo al finaĵo de substantivoj, adjektivoj, kaj pronomoj relativaj, ĉiam respektante same la normalan akcentadon kiel la karakterizan finaĵon. Tiuj du punktoj estas aparte gravaj.

Necesos tial reveni al la antaŭa formo de la pluralo, aŭ adopti alian kiu estu simile aŭ eĉ pli bona.

La finaĵo s, kiu estas uzata kiel indikilo de la pluralo fare de pli ol 350 milionoj da personoj, aperas tuj kiel la solvo ĉiel la plej kontentiga. Ĉi aldoniĝas kun ekstrema facileco al ĉiuj vortoj kapablaj preni la indikilon de la pluralo. Per ĝi la lingvo gajnos forton, harmonion kaj sonorecon: ĝi surmetos tiun elegantecon de natura novlatineco postulata de sia vortaro, novlatineco de kiu la kastilia lingvo ŝajnas al ni kiel la reenkarniĝo plej pura.

Tiu eleganteco mankas al Ido primitiva; ĝi donas al tiuj kiuj volus ĝin paroli la impreson de lingvo nefinita.

La sonoreco gajnota de la lingvo Ido per tiu nova formo de la pluralo pliigos ĝian kompreneblon. Kun malpli da peno la oratoro ĉe la estontaj internaciaj kongresoj igos sin kompreenata de ĉiuj; kun pli da dolĉeco kaj samtempe da forto la internacia lingvo esprimos en la literaturo kaj en la poezio [1] niajn

sentojn kaj niajn impresojn.

  1. Al tiuj kiuj timus, de la vidpunkto de eŭfonio, la oftecon de la litero s, ni rememorigos ke la hispana, unu el plej harmoniaj lingvoj se ne la plej harmonia el ĉiuj, enhavas 12% pli da ĝi ol Adjuvilo. Ĉu iu iam riproĉis la hispanan pro tio?
    Krome, oni povus eviti sen iu ajn malkonveno la uzon de la pluralo en la artikolo kaj la participoj, kie ne ekzistas la sama neceso kiel en la aliaj kazoj. Ekzemple: Nos estin rigardanta la kampos anstataŭ: Nos estin rigardantas las kampos.