3. — Evidente ni devos doni al la konjugacio novan finaĵon. Sed ni havos nenion por perdi pro la ŝanĝo: La finaĵo s estas arbitra. La finaĵo n ne estas tia, kaj, je rimarkinda koincido, troviĝas en la konjugacioj de multaj lingvoj apartenantaj al familioj plej diversaj. Ni alprenos ĝin, kaj ni havos nenion por bedaŭri dirante: las avios kantan sur las arboros de nosa jardeno [1], anstataŭ: la uceli kantas sur la arbori di nia gardeno.
4. — Kompreneble por nenio en la mondo ni konservos la aĉan ez, por indiki la subjunktivon-imperativon; la finaĵo en ŝajnas tro trafa, kaj ankaŭ tie, dirante «Propagen vos Adjuvilo» ni estos tuj komprenata de la germanoj, kiuj diros: «Verbreiten Sie Adjuvilo!», kaj de la hispanoj, kiuj diras: «Propagen Vds Adjuvilo!»
5. — La infinitivo en i, komuna krome al ses aü sep lingvoj, havas nenombreblajn avantaĝojn: ĝi lasas al la radiko ties normalan akcenton, ĝi asignas al la verbo simplan karakterizilon, senpere korespondan al la finaĵoj o, a, e de la substantivo, de la adjektivo kaj de la adverbo.
Ĝi povas krome esti aldonata sen misformi la latinajn radikojn kiu ajn estu la konjugacion (dormi, veni) same kiel la ĝermanajn radikojn, kiuj ĝemus vidi sin vestaĉitaj de Ido per malartisma ar (ekzemple lernar, drinkar, same ofendaj kiel dormar kaj venar).
6. — Koncerne la akuzativon, estas bedaŭrinde ke Ido primitiva faras nenion ol kompliki ties uzadon,
kiam estus sufiĉe facile radikale forigi ĝin.
- ↑ En la hispana: los pájaros cantan sobre los árboles de nuestro jardín.