Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estas unu kazo, li diras, kie la akuzativo estas utila, kaj unu kazo kie ĝi estas necesa. Ĝi estas utila en la inversioj. — Sed la hispana kaj la itala ne posedas ĝin kaj tamen havas inversiojn! Oni simple evitos la inversiojn kiuj estus dubsencaj; oni povos traduki: Mi aĉetis librojn, per: Libros me komprin; sed oni ne faros inversion en frazoj de tiu ĉi speco: Petro batis s-ron X… ĉar estus dubsence. Estus nur unu kazo en kiu la akuzativo estu necesa, tio estas en la uzado de la relativa komplemento. Laŭ la ekzemplo de la angla, la hispana kaj ĉiuj lingvoj novlatinaj, ni havos pronomon komplementan kun nevariebla formo. Apud qua (kiu) kaj quo (kio) ni havos que (kiun, kion), kiu prezentas sin al ni kiel la plej internacia.

Le monsieur que vous avez vu ici possède ces champs que nous avons admirés pendant notre voyage: La siro que vu vidin bike, posedan las agros, que nos admirin dum nosa voyajo.

Same oni povos diri en la demanda formo: Que vu vidin? por traduki: Kiun aŭ kion vi vidis? Se oni volas nete fari la distingon personoafero, singulare aŭ plurale, nenio pli simpla ol uzi la formojn qua-que vu vidin? quo-que vu vidin? quas-que vu vidin? — formoj absolute ekvivalentaj al la francaj formoj qui-est-ce que?qu’est-ce que? Ĉu multaj francoj ne ofte diras pli simple, malgraŭ malĝuste, quoique vous désirez, Monsieur? qui que vous voulez voir? En Adjuvilo ni uzos tiun simplan formon; quoque vu komprin?

ekvivalente al quoi estas tio que vu komprin? [1]

  1. Se oni timas ke tiu formo — kiu estos cetere malofte uzata, — estas tro peza, oni povos multe pli simple distingi la objekton de la subjekto per la loko kiun ili okupas en la propozicio. Qua vu vidin = Kiun vi vidis? Qua vidin vu = Kiu vidis vin?