Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

7. — Ni estas vidintaj ke por personigi adjektivon, Ido donas al ĝi jen la finaĵon o (bono, richo), jen simple la finaĵon a (mea, ta, ca, qua), kaj jen la finaĵon u (ulu, nulu, irgu), sen ke io povu pravigi tiun oblecon de formoj. Atenta studo estas konvinkinta nin ne nur ke speciala finaĵo por la persono ne estas necesa, sed ankaŭ ke tio kondukos al neeviteblaj komplikaĵoj.

En preskaŭ ĉiu lingvo, krome kaj inkluzive de Esperanto, la formo adjektiva sufiĉas por la personoj kaj estas uzata en multaj kazoj. Oni diras en la franca: Nul ne sait: same bone kiel Personne ne sait; en Esperanto: Neniu scias. Kial oni ne diru en Ido: Nula savan?

Des pli se ni adoptus la formojn nulu, omnu, altru, kelku, ni devus en la pluralo aŭ sekvi la ĝeneralan regulon, kaj ni havus nulus, omnus, altrus ktp, kio estas ŝoka, aŭ enkonduki escepton, kio estas kontraŭ la netuŝebla principo de la plej granda facileco. — Oni diros tial, simple gardante la finaĵon a:

Algunas asertan, algunas negan, las unas diran blanke, las altras diran nigre, omnas pensan diversmaniere. (Kelkaj asertas, aliaj neas, ĉiuj pensas diversmaniere.)

Tiu sistemo valoros ne nur por la adjektivoj-pronomoj relativaj, demonstrajnedifinitaj, sed ankaŭ por la adjektivoj kvalifikaj. Sen rekuri ĉiufoje al la sufikso ulo kiel faras Esperanto, oni diros tre bone: un richa anstataŭ un richulo; richas kaj malrichas anstataŭ richulos kaj malrichulos, ktp. (La adjektivoj tiel izolitaj aplikiĝos nature al la personoj kaj ne indikos la aferojn krom se la kunteksto indikas. Konfuzo do ne estas ebla.)