Saltu al enhavo

Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

8. — En la vortprovizo ni revizios kun zorgo ĉiujn radikojn: plurajn tro arbitrajn kaj nesufiĉe internaciajn ni anstataŭigos per pli bonaj: ucelo pure itala anstataŭiĝos per avio; hano, hanino fariĝos galo kaj galino; dio perdos sian sencon de tago kaj refariĝos dio kiel en Esperanto; kelka pure franca anstataŭiĝos per alguna, komuna al tri grandaj lingvoj; cen refariĝos scen: kam, kin kaj kande refariĝos: quam, quin kaj quande. — La sanskrita (?) kad anstataŭiĝos per la latina num; la itala di anstataŭiĝos per la internacia de; la arbitra ol anstataŭiĝos per it. Damzelo signifos ne junulino sed junulo, kaj junulino diratos per damzelino. Se tranchi signifas «tranĉi» ĝenerale, razi «tranĉi per razilo», tondi «tranĉi per tondilo», kial kuti ne signifu «tranĉi per tranĉilo»? Ni havus por «tranĉilo» kutilo kiel ni havas por «razi» razilo kaj por «tondi» tondilo.

Jen kiel ni revizios la vortprovizon de Ido.

Ni pliigos la internaciecon de iuj vortoj per la adopto de radikoj hibridaj: Ekzemple: sulo (soleil), kiun oni trovas en multaj dialektoj latinaj aŭ germanaj, unuigos la fontojn de sol al tiuj de sun; dago (tago) reprezentas samtempe tag germanan kaj day anglan, ktp.

Fine, ne malaperigos la hororajn [1] finaĵojn en yo, kiuj igis la internacian lingvon simili al iu kruda vilaĝa dialekto, kaj ni skribos — kiel la tuta mondo — familio, filio, kaj simile.

9. — Restas al ni revizii la afiksojn.

Ĉu oni povas diri ke malglui estas la kontraŭo de

  1. Tiu epiteto [fr. horribles] estas pruntita de Ido-partiano mem.