Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

glui ĝuste same kiel malbona estas la kontraŭo de bona? Simile, ĉu malfadi estas al faldi, aŭ malkovri al kovri, same kiel malsaĝa estas rilate al saĝa? Ĉu estas logike uzi la prefikson mal en unu kaj la alia kazoj? Evidente ne!

Ni devas tial enkonduki la internacian sufikson des antaŭ la radikoj esprimantaj agon (verbaj radikoj). Mal estos uzata antaŭ la radikoj esprimantaj iun kvaliton (adjektivaj radikoj). Ekzemple: La malfeliĉa viro malfaldis sina mantelon. La malfelicha viro desfaldis sua mantelo.

Apud sufikso al kun signifo «kio rilatas al», oni enkondukos ankaŭ fakultative la sufikson ik kun la senco de «kio devenas de», «kio rezultas de», «kio estas sekvaĵo de». Ekzemple: Tio estas nur infanaĵo. Tio estan nur infantikajo. Cetere tiuj du sufiksoj ne estos uzataj krom en la kazoj de vera utileco, kiam la simpla finaĵo a (malpli preciza) ne sufiĉas.

La prefikso ek indikos, kiel en Esperanto, komencon: ekklami ekkrii, ekdormi ekdormi ktop, dum esk havos la precizan sencon de iĝi tia. Ekzemple: malyuneski, maljuniĝi; nokteski, noktiĝi.

isk, kiu egalas al at- aŭ it-eski (de kiuj oni povas konsideri ĝin mallongigo) ne estos uzata krom kun la verbaj radikoj, kaj tradukos tion kion s-ro de Beaufront nomas «la falsaj refleksivaj verboj». Ekzemple: troviski, troviĝi (= trovateski — aŭ troviteski).

if havos sian veran internacian sencon de igi tia: belifi, igi bela; bofini, igi bona; simplifi, igi simpla, ktp.

ig ne estos uzata krom kun verboj: amigi, igi ami; kantigi, igi kanti; lernigi, igi lerni, ktp.