Saltu al enhavo

Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ac (nove sufikso) signifos «produkti nature, estigi, sekrecii»: floraci, igi flori; fruktaci, igi frukti; sangaci, igi sangi, ktp. Sed oni ne diros sigaraciarmaci, kio estus absurda.

er signifos kio portas (same signifo kiel yer en Ido primitiva). Kandelero, kandelingo; pomero, pomarbo; figero, figarbo; sigarero, cigaringo ktp.

on havas la sencon de unueco, kaj uziĝas por determinita afero de kiu la kolekto formas tuton: sablo, sablo, sablono, grajno de sablo; grelo, hajlo, grelono hajlero; kateno, kateno, katenono, katenero; cent, cent, centono, centono; dek, dek, dekono, dekono ktp. Estas interese rimarki, ke tiu sufikso estas la rekta kontraŭo de aro, kaj ne povas aldoniĝi krom al vortoj kiuj havas kolektivan sencon. Sablo = sabl-on-aro; kateno = katen-on-aro, same kiel cento = cent-on-aro.

el (nova sufikso) indikas fragmentecon, ne de unueco: sablono, grajno de sablo, sablonelo, fragmento de grajno de sablo; polvelo signifas peceto de polvo; fayrelo, sparko; vitrelo, fragmento de vitro ktp.

or, kiu ne estos uzata krom kun verbaj radikoj, signifos agento [1], kaj pli larĝe amatoro. Instrukti, instuktoro; inspekti, inspektoro. Kombine kun ad (sufikso de daŭro) ĝi gvidos nin al la hispana formo ador: kantadoro, paroladoro, pensadoro, korektadoro, ludadoro.

Resume:

Ido simpligita konservas kun la senco primitiva la prefikson bo, ge, mal, mi, mis, ne, pre, re, retro,

kaj la sufiksojn ach, ad, aj, al, an, ar, atr, ebl, eg,

  1. ist pluekzistos kun sia senco de profesio.