Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ENKONDUKO

La problemo de lingvo internacia estas unu el tiuj kies definitiva solvo pli kaj pli trudas sin ĉiutage.

La ĉiutaga sperto de pluraj miloj da esperantistoj el ĉiuj landoj de la mondo dum la lastaj dudek jaroj [1] estas montrinta la senfinan variecon de la servoj kiujn povus doni al la homaro iu helplingvo lernita de ĉiuj apud la denaska lingvo.

Sed kiel definitive solvi tiun gravan demandon?

Se oni konsideras nur la rezultojn, kaj se oni cedas ke sufiĉas havi iun BONAN lingvon, Esperanto solvas ĝin, kaj la obstino de la disĉiploj de d-ro Zamenhof, kiuj ne volas enlasi en sian lingvon nek ŝanĵojn nek reformojn, estas pravigita. Sed ĉu tio sufiĉos por la homaro? Ĉu ĝi kontentiĝos per bona lingvo internacia, aŭ ĉu ĝi ne volos alpreni la plej bonan?

Iuj opinias tiel; de tie la pluraj skismoj, kiuj produktiĝis ĉe la partianoj de lingvo internacia.

Unuflanke la amaso da Fundamentistoj, kiuj konsideras la demandon solvita, gardas kaj propagandas kun entuziasmo kvazaŭ religia la lingvon de Zamenhof, redaktas verkojn, eldonas revuojn, organizas kongresojn; aliflanke la perfektistoj, kiuj celas doni al la mondo «la plej bonan» internacian

lingvon.

  1. La originala franca eldono aperis en 1910. — Trad.