Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiuj malsamaj sistemoj konsentas pri la principo de internacieco metita en la praktikon por la unua fojo de d-ro Zamenhof [1]. Ankaŭ ilia vortaro (aŭ prefere Radikaro) estas, kun malmultaj diferencoj, la sama por ĉiuj, kaj oni povas aktuale konsideri ĉiujn tiujn lingvojn kiel diversajn dialektojn de iu sama lingvo internacia.

Ilia malsameco troviĝas esence en la formoj gramatikaj.

Tre atenta kaj tre senpartia studo de la diversaj sistemoj perfektismaj estas nin konvinkinta de Ido estas aktuale tiu kies ensemblo plej alproksimiĝas al la plej bona internacia lingvo.

Ido havas kiel aŭtorojn s-rojn de Beaufront kaj Couturat. Ĝi prezentiĝas kiel reformo kaj simpligo de Esperanto.

Ĝi havas super tiu lasta superecojn partajn nediskuteblajn.

Sed apud tiuj superecoj ĝi enhavas, rimarkinde en la gramatiko, tre gravajn difektojn kaj komplikaĵojn kiuj estas forigintaj de ĝi multajn reformistojn kaj malhelpinta ĝian disvastigon ekster malgranda rondo de 300 aŭ 400 adeptoj.

Kvankam tiuj difektoj estas ja realaj kaj gravaj, ili tamen estas korekteblaj. Pluraj homoj estas provintaj ĝustigi ilin kaj pluraj proponoj estas jam aperintaj,

ĉu kiel kompletaj projektoj ĉu kiel proponaroj,

  1. Tamen la partianoj de la sistemoj homogenaj (kaj inter ili troviĝas tre eminentaj lingvistoj kiel s-roj Peano, Rosenberger, Meysman, Monseur, Pagliero, Malenaar k.a.) limigas tiun internaciecon nur al radikoj de origino latina.