Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aperigataj ĉiumonate en Progreso, organo oficialaj de la lingvo.

Estas multe por preni en tiuj sennombraj proponoj. Sed neniu de la «kompletaj projektoj» povas komplete kontentigi: iliaj aŭtoroj ŝajnas multe malpli okupataj pri forigo de la difektoj de Ido, ol pri arbitra prezento de kelkaj personaj ideoj, inĝeniaj sendube [1], sed neniel konformaj kun la principoj kiuj devus esti iliaj solaj gvidiloj.

Nia maniero agi estis tute alia. Prenante por kriterion de la plej bona lingvo internacia la principon esprimitan de la dana lingvisto Jespersen kaj popularigitan de Couturat, ni estas, gvidate per la sola zorgo doni al la mondo la lingvon la «plej simplan» kaj la «plej facilan por ĉiuj», ellaborintaj Adjuvilon.

Adjuvilo ne estas nova lingvo. Ĝi ne estas io alia ol Ido perfektigita, simpligita, senigita je ties difektoj, je ties malregulaĵoj, je ties komplikaĵoj, kaj revestita per nova formo samtempe multe pli simpla kaj pli harmonia. Krom tio ni estas nur aplikintaj konsekvence, anstataŭ halti mezvoje, la principojn deklaritajn de la aŭtoroj de Ido primitiva. Ni gardis de tiu lasta ĉion kio estis bona, kaj malakceptis nur la formojn difektojn,

kiujn ni anstataŭigis per pli bonaj formoj.

  1. Inter la reformoj ni citos: Ile, de s-ro Seidel, vic-prezidanto de la grupo idista de Berlino; Dutalingue, de s-ro Duthil; la Reformon de s-ro Brandt, ktp… Kun escepto de kelkaj originalaj ideoj, ni ne taktas tiujn projektojn sufiĉe seriozaj.
    Estas klare, ekzemple, ke en la vorto Dutalingue' (dua lingvo), s-ro Duthil estas malpli okupata pri enkonduko de sufikso internacia, ol pri dono al la lingvo de nomo kiu rememorigos tiun de la aŭtoro. Jen la priokupiĝoj personaj kiuj havas nenion komunan kun la principoj de la vera lingvo internacia.