Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Persvadite ke la estonteco rezervita por la lingvo internacia estas vastega, kaj ke ĝi devas ne nur esti utila al tiuj kiuj volas esprimi materiajn bezonojn aŭ servi komercajn interesojn, sed krome doni novan animon al tiuj kiuj pensas, al tiuj kiuj amas, al tiuj kiuj kantas, kaj kiuj volas ke iliaj pensoj, iliaj amoj aŭ iliaj kantoj estu konataj ekster la limoj de iliaj landoj, ni estas strebintaj doni al Adjuvilo ĉiom de la beleco, dolĉeco kaj sonoreco kio konvenas al la plej homa el lingvoj.

Laŭ la profunda rimarko de la karmemora d-ro Javaj, por solvi la helplingvan demandon necesis kunigi la karakterizajn ecojn de la du eŭropaj lingvoj plej disvastiĝintaj en la mondo: la hispana kaj la angla; preni de la unua la nekompareblan belsonecon, la majestan harmonion, kaj al ĝi apliki la gramatikan simplecon de la dua. Ni kredas ke Adjuvilo plene respondas al tiu programo.

Ne volante prezenti la kompletan teorion de Ido simpligita en tiu ĉi volumo, ni faros tion en estontaj verkoj; unue necesis ke ni pravigu la oportunecon kaj bonegecon de nia reformo, kaj por tion fari montri ke la aktuala formo de Ido primitiva tia kia propagandata de la Uniono di la Amiki, ne akcepteblas. Ĉiuj sinceraj partianoj de la lingvo «plej bona kaj plej facila pour ĉiuj» komparu do senantaŭjuĝe la du lingvojn, kaj se, kiel ŝajnas al ni nedubeble, la teoria kaj praktika supereco de Adjuvilo konvinkos ilin, ili ne hezitu ĝin akcepti. Estus samtempe nepardonebla blindeco, grava eraro kaj peko kontraŭ iliaj principoj mem, konservi obstine formojn kiujn ili scias esti difektaj; kaj ili meritus la riprochon «fetiŝistoj» kiun la ĉefaj idistoj estas multfoje farintaj al la «fideluloj» de Esperanto.