Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

skon decidis ke la vesperon 24.an de decembro, en ĉiu kompanio oni disdonu al ĉiu soldato eksterordinaran porcion de rumo ».

— Edziĝfesto ! - ekkriis unu.

— Ĉi tio valoras pli ol la manĝetaĵo de Silvano - diris alia.

— Silentu, rediras la militestroj… Vi parolos poste.

« La kolonelo sciigas ke pro la avancita pozicio, kiun ni okupas, estas absolute malpermesite forlasi la kampon kaj transiri la liniojn de la antaŭgvardioj. Nun iru.

— Kaj la meso de noktomezo! - diris en si mem unuklasa soldato.

Soldato Doucet, kiu tiel pensis estis viro 28-jara apenaŭ; lia vizaĝo estis razita kaj serioza.

En la kompanio oni lin vokis la « Vikario ». Li ja estis pastro, kiu devis kiel multaj aliaj siaj kunfratoj, forlasi la paceman pastran laboron por revesti la militan devizon kaj reatingi sian iaman kompanion. Certe la metio