Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Doucet transiris la sojlon de la korto, ekiris sur mallarĝa strateto. Nokto estis malvarma, sed bela, miloj de steloj trembrilis en la pala lazuro de la firmamento; la neĝo frostiĝinta kraketadis sub la piedoj. Li marŝadis rapide en silento de tiu malluma vintra nokto, tute enpenetriĝinta je feliĉo, kiam reale, ne nur dezire, li iris ricevi de Tiu, kies li estis senigita jam de jonga tempo. Torentoj de dankemeco plenigis lian animon kaj eliris en krioj senvolaj de feliĉo. Kristnasko! Kristnasko! Dankon, mia Dio! diradis li metante manon sur koro.

La vojeto serpentumis inter arbaretoj, kiujn li memoris estis vidinta tiun saman matenon en patrolesploro.

Improvize nigra homformo aperis kaj petis — Kiu avancas?

Marceau, diris li malrapidante.

— Avancu malrapide!

Li faras du pasojn antaŭen.

Mars-la-Tour, aldonis li duonvoĉe.

— Transiru.