— Ĉu vi povas paroli en Esperanto? Li diris kortuŝite.
— Jes, jes, mi povas…
— Dio estu benata!
Interparolado daŭrigis en Esperanto, dume la voĉo de la mortanto ĉiam pli malfortiĝis.
— Se vi scius kiel mi estas feliĉa esti de vi komprenata!… lasu mian vundon, estas jam tro malfrue. Mi estas ĉi tie de hieraŭ; mi perdis jam tutan mian sangon. Baldaŭ mi estos finita… Ho ve mia malfeliĉa patrino! mia malfeliĉa fianĉino! - Kaj daŭrigis per vortoj, kiujn Doucet ne povis kompreni.
Doucet ne povis plu enteni sian kortuŝsenton. Enverŝis al li denove rumon en la buŝon.
— Ho ve mia malfeliĉa fianĉino! - realdonis la mortanto - La steleto, kiun mi portas sur koro, ŝi ĝin donacis al mi…, ŝi ĝin alportis al sia kolo…, ŝi diris al mi: Tenu ĝin kiel mia memoraĵo, eble ĝi utilos al vi… Vi pre-