Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

stancoj lin devigis porti armilojn, la ofico ekzercota estis je tute alia esenco.

Tiam genufleksinte, kun orelo ĉe buŝo de l’ mortanto, komenciĝis mistera interparolado. Poste, levante la manon, faris grandan krucosignon dirante: Ego te absolvo ab omnibus peccatis tuis in nomine Patris, et Filii, et Spiritus Sancti.

La mieno dolĉa kaj pala de la juna germano sereniĝis, resigniĝis preskaŭ ĝoje.

La sonoriloj rompis la silenton de la nokto alvokante fidelojn al la meso de la noktomezo.

Mortonto ricevis koratakon, poste dolorege ridetante: Kristnasko! diris: Ho amiko kiel bele estas morti en tiu momento!

Alvenis al li sufokiĝo. Doucet lin surlevis por faciligi al li enspiradon.

Volis ankoraŭ paroli: Mi dankas… lavenis alia krizo: lasta; refalis senanimita sur brusto de Doucet, kaj mortis.

— Sinjoro, diris Doucet ekĝemante, nun mi komprenas plej bone kiaj vi permesis ke viaj sacerdotoj iĝu soldatoj…