Paĝo:Colas - Epizodo de milito, 1915.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kaj en la nokto profunda, dum Doucet, genuflekse ĉe kadavro de l’ juna Germano diris por li la lastajn preĝojn, la sonoriloj denove invitadis al la noktomeza meso.


Nia amiko kaj samideano Claudius Colas el Parizo mortis hereo en milito per kuglo en la kapo, la nokton 10-11.an de Septembro. Li estis kaporalo kaj kun siaj soldatoj mortis farinte sian devon. Li lasis edzinon kun tri infanetoj, kies plej granda estas nur kvinjara. S.ro Colas estis unu el la plej kleraj kaj elokventaj esperantistoj de Francujo: li estis Lingvakomitatano: revivigis “Esperon Katolikan„ en jaro 1909-1910.a, fondis “L’Esperantiste Catholique„, organizis la kvar Kongresojn de Katolikaj Esperantistoj, laboris en la Tutmonda Jarlibro, en la Oficiala Gazeto k. t. p. La tuta esperantistaro, precipe la katolikoj, faris grandan perdon.

Kiel memoro de ĉi tiu kara samideano, ni aperigas ĉi tiun verkaĵon, kiun li jam eldonis en “L’Esperantiste Catholique„.