Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la procedon de sugesto per hipnotismo. Mesmer el Wien (1814), Braid (1841) en Anglujo, Charcot, Bernheim (1882) en Francujo kaj aliaj sinsekve kreis, spertis, progresigis tiun sciencon.

Ili okazigis la hipnotan dormon per diversaj rimedoj kaj konstatis, ke en tiu stato la paciento estas facile sugestebla kaj blinde obeas al la ordonoj.

Iom post iom kelkaj hipnotistoj emis forlasi la produkton de hipnota dormo kaj formulis la sugeston en maldorma stato, kaj ili atingis same kontentigajn rezultatojn en kuracado de funkciaj kaj organaj malsanoj.

La samajn spertojn faris la skoto de Nancy de post la jaro 1864 sub ĝia fondinto Liébaud, kaj liaj posteuloj Bernheim (1888), Levi (1898) kaj nun Coué.

Tiu ĉi lasta fariĝis post multjara eksperimentado la inicianto de memsugesta[1] sistemo, kiu en la lastaj tempoj akiris tiel brilajn sukcesojn, ke ĝi nun forte altiras la atenton, ne nur de la scientistoj kaj kuracistoj, sed ankaŭ de ĉiam kreskanta adeptaro en ĉiuj mondpartoj.

Al lia metodo ni dediĉas tiun ĉi kajeron de

Esperanta Biblioteko Internacia, kun la espero,

  1. La internacia vorto aŭtosugesto estas tradukebla per memsugesto aŭ sinsugesto.