Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pli certe ĝi efikos. Tiun fenomenon Charles Baudouin en sia grava verko „Sugesto kaj aŭtosugesto”[1] nomas la leĝo de renversita penado (l’effort converti), ĉar per penado oni ricevas ne nur nean, sed tute malan rezultaton.

Coué deiras de la principo, ke la senkonscio (aŭ subkonscio, kiel nomas ĝin Baudouin) estas la granda aganto en ĉiu homo, kaj ke tiu forto laboras tute sendepende de nia volo sub influo de la imago.

Sekve de tio la procedo estas simpla: oni faru al si imagon de la dezirita korpa plibonigo aŭ mensa progreso kaj lasu labori la subkonscion tute libere. Vespere antaŭ la ekdormo kaj matene post la vekiĝo oni faru la sinsugeston kaj ne plu pensu pri ĝi. Iom post iom,

kelkafoje tre rapide, oni konstatas la prosperon.

  1. Ch. Baudouin „Suggestion et Autosuggestion”, Neuchâtel kaj Paris, Delachaux & Niestlé.
    Baudouin estas la scienca interpretanto de Coué. Dum tiu ĉiu aplikis praktike siajn eltrovojn, Baudouin formulis ilin teorie kaj montris per scienca metodo ilian realan valoron kaj la kialon de ilia sukceso. Pro tio ĉiuj, kiuj deziras fundamente ekkoni la sistemon de sinsugesto, nepre devas studi la verkon de Baudouin. Ĝi estas tradukita en lingvoj:
    angla: Eldonisto Allen & Unwin, London,
    germana: „ Sibyllen-Verlag, Dresden,
    sveda: „ Natur och Kultur, Stockholm,
    hispana: „ F. Beltràn, Madrid.