Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

laboro de la subkenscio, kiu bezonas nur imagon kaj ne voladon, ŝajnas unuavide stranga kaj fakte ne estas facile komprenebla, nek klarigebla.

Kontraŭe, la procedoj mem de Coué estas ekstreme simplaj, eĉ tiel simplaj, ke oni emas ilin malŝati, kaj ke ili ofte vekas nekredemon. La homo bezonas komplikaĵojn kaj inklinas kredi pli volonte al tio, kio trudas penadon, longan studon aŭ kio kostas monon. La meĥanikaj formuloj de Coué: „Ĉiutage, ĉiurilate mi progresas pli kaj pli”, aŭ „Ĝi foriĝas, for, for, for…”[1] ŝajnas al la plimulto infanecaj, eĉ ridindaj. Tia skeptikeco estas komprenebla, kiam oni ankoraŭ ne studis la sciencan klarigon de la fenomenoj, kaj precipe kiam oni ne spertis mem aŭ ne konstatis ĉe aliaj la rezultojn de la memsugesta metodo.

Efektive la pruvoj estas necesaj por pravigi la teorion kaj kredigi al ĝia profunda vereco. La skribanto de tiuj ĉi linioj konvinkiĝis plene nur, kiam li vidis la mirindajn kuracadojn de Coué en Nancy.

Dum multaj jaroj la klientaro de Coué restis proporcie malgranda, sed precipe de post la milito lia famo disvastiĝis, kaj nun centoj da malsanuloj aŭ nur sciemuloj alkuras al Nancy

ĉiusemajne el ĉiuj landoj, precipe el Anglujo

  1. Vidu la ĉi supre cititan ĉapitron.