Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj Ameriko. Suferantoj pri ĉiuspecaj malsanoj sentas sin pli bone tuj post unu kunsido, kaj multaj tute resaniĝas, kiam la malsano estas esence funkcia aŭ imaga, kaj tio okazas multe pli ofte, ol oni kredas.

Sed ankaŭ organaj malsanoj rapide pliboniĝas: lamuloj marŝas, astmuloj kuras senpene, balbutuloj parolas flue, ekzemuloj resaniĝas post malmultaj tagoj; ĉiaspecaj doloroj malaperas subite. La ĉeestanto povus kredi, ke li vidas miraklajn fenomenojn. Tamen estas nenia sorĉaĵo; tuj de la komenco Coué asertas, ke li ne efikas miraklojn, sed agas nur en la limoj de la ebleco, vekante la naturojn fortojn, kiuj dormas en ĉiu homo.

Kompreneble oni ne povas atendi resaniĝon kontraŭnaturan, sed oni miras, rimarkante, kiel ofte la limoj de ebleco estas pli malproksimaj, ol oni pensas, kaj kiom da resaniĝoj estas atingeblaj eĉ en obstinegaj kazoj, kiam ĉiuj aliaj rimedoj malsukcesis.

Kiam dum unua kunsido doloro malaperas, tio ne signifas, ke la malsano foriĝis por ĉiam, tio estus tro bela… Preskaŭ ĉiam la doloro revenas pli poste, pruvo por tio, ke nur la simptomo, ne ĝia kaŭzo ĉesis ekzisti momente. Sed oni jam havas pli aŭ malpli longan ripozon de la sufero, kaj kiam ĝi reaperas, oni rekomencu forigi ĝin tiom ofte, kiom ĝi revenas,