Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel oni forigas enuigan muŝon, ĝis fine ĝi ne plu revenos.

Kiel ni klarigu la mirindajn sukcesojn de la kunsidoj ĉe Coué? Evidente tiuj, kiuj venas al Nancy, ofte el malproksimaj landoj, venas tien jam kun fortika kredo al ebla resaniĝo, ili do estas favore preparita tereno porsugestado. Al tio aldoniĝas la emocia faktoro, devenanta de granda rondo da samsentemaj personoj, precipe kiam ili ekvidas kvazaŭ miraklajn fenomenojn de subitaj resaniĝoj.

Tiaj kolektivaj fenomenoj kaŭzataj de emocia kredo estas de longe konataj (ni rememorigu nur pri tiuj de Lourdes). Sed Coué atentigas pri tio, ke la unuaj sukcesoj havas precipe valoron por montri la potencan efikon de la penso, kaj ke ĉiu paciento nepre devas daŭrigi mem la ekzercadon kaj uzadon de tiu forto, se oni deziras definitivan resaniĝon. Li per tio nur pruvas la eblecon, montras la vojon kaj klarigas, kiel ĉiu unuope povas per si mem daŭrigi kaj perfekte fini la kuracadon.

Cetere Coué tute ne estas ĉarlatano, oni preskaŭ povus diri, ke li estas la malo de ĉarlatano, ĉar li ripetas, ke li neniam resanigis iun, sed nur instruis resaniĝi. Li aspektas tre simple kaj modeste kaj kuracas ĉiujn senpage pro amo al la suferanta homaro.