Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ni opinias, ke la plej taŭga maniero, klarigi lian sistemon, estas lasi lin paroli mem. Tial ni publikigas kun lia permeso Esperantan tradukon de parolado, kiun li faris en multaj urboj de Francujo, Anglujo, Ameriko, ktp.

Se per nia internacia lingvo la bonfara efiko de la konscia memsugesto povus pli rapide disvatiĝi en la mondo, tio utilus al multaj suferantoj kaj pruvus unu fojon plie, kiel Esperanto povas fari servojn en ĉiuj rilatoj. Tia estas nia duobla celo.

Jean Borel

Recco, Italujo, en Marto 1924.