Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La regado de si mem per konscia aŭtosugesto


Gesinjoroj,

La sugesto aŭ pli vere la aŭtosugesto estas temo tute nova, kvankam ĝi estas tiel malnova kiel la mondo.

Ĝi estas nova en tiu senco, ke ĝis nun ĝi estis malbone pristudata kaj sekve malbone konata; ĝi estas malnova, ĉar ĝi ekzistas jam de la apero de l' homo sur la tero. Efektive la memsugesto estas instrumento, kiun ni posedas tuj de nia naskiĝo, kaj tiu instrumento aŭ pli bone tiu forto estas dotita de potenco nekredebla, nekalkulebla, kiu laŭ la cirkonstancoj efikas plej bone aŭ plej malbone. La kono de tiu ĉi forto utilas al ĉiuj homoj, sed precipe al la kuracistoj, magistratoj, advokatoj kaj instruantoj de la junularo.

Kiam oni scias konscie uzi ĝin en la praktiko, oni unue evitas okazigi ĉe aliaj personoj malbonajn sinsugestojn, kies konsekvencoj povas esti ekstreme danĝeraj, kaj due oni konscie kreas ĉe ili bonajn, kiuj resanigas korpe