Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la malsanulojn kaj mense la neŭrozulojn, la erarintajn viktimojn de antaŭaj nekonsciaj aŭtosugestoj kaj direktas en bonan vojon la spiritojn, kiuj inklinas al devojiĝo.

La konscio kaj la nekonscio en la homo

Por kompreni bone la fenomenojn de la sugesto, aŭ, por paroli pli ĝuste, de l’ aŭtosugesto, estas necese scii, ke ekzistas en ni du individuoj nepre distingotaj unu de l’alia. Ambaŭ estas inteligentaj, sed dum unu estas konscia, la alia estas nekonscia. Jen kial ĉi ties ekzisto restas ĝenerale nerimarkita.

Tamen tiu ekzisto de duobla individueco estas facile konstatebla, se oni penas ekzameni nur iomete certajn fenomenojn, kaj se oni bonvolas pripensi momenton. Jen kelkaj ekzemploj:

Ĉiuj konas la somnambulismon, ĉiuj scias, ke somnambulo leviĝas nokte, nevekiĝinte, ke li eliras el sia ĉambro, vestita aŭ nevestita, ke li malsupreniras la ŝtuparojn, trairas la koridorojn, kaj post kiam li efektivigis certajn agojn aŭ ian laboron, li revenas al sia ĉambro, reenlitiĝas kaj treege miras la sekvantan tagon, trovante finita la laboron, kiun li lasis nepreta la vesperon antaŭan.

Tamen li mem plenumis ĝin, kvankam li nenion scias pri tio. Al kiu forto obeis lia