larĝeco; estas klare, ke ĉiu homo estos kapabla, iri de unu fino de l’ tabulo al la alia, ne metante la piedon sur la teron. Sed ni ŝanĝu la kondiĉojn de l’ eksperimento kaj supozu, ke la tabulo estas metita tiel alte kiel la turoj de katedralo, kiu do kuraĝos marŝi eĉ unu metron sur tia mallarĝa vojo? Ĉu vi, kiu min aŭskultas? Kredeble ne. Apenaŭ post du paŝoj vi komencus tremi kaj malgraŭ ĉiuj volaj klopodoj vi neeviteble falus malsupren.
Kial vi ne falos, se la tabulo kuŝas sur la tero kaj kial vi falos, se ĝi troviĝas alte? Nur tial, ĉar en la unua okazo vi imagas, ke estas al vi facile, iri ĝis la fino de la tabulo, dum en la alia vi imagas, ke vi ne povas.
Vi rimarku, ke spite de via volo, se vi imagas, ke vi ne povas, estos al vi absolute neeble, tion fari.
Se tegmentistoj kaj ĉarpentistoj estas kapablaj, plenumi tian agon, ĝi devenas de tio, ke ili imagas povi.
La kapturniĝo ne havas alian kaŭzon ol la imagon, kiun ni faras al ni mem, ke ni falos; tia imago tuj fariĝas ago, malgraŭ ĉiuj volaj klopodoj, kaj tiom pli rapide, ke la klopodoj estas pli energiaj.
Ni konsideru homon suferantan de sendormeco. Se li ne faras klopodojn por dormi, li restos trankvile kuŝanta en sia lito. Male