Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

diri tion, kion Esopo diris pri la lango: „Ĝi estas la plej bona kaj la plej malbona ilo de la mondo“.

Nun mi volas klarigi al vi, kiel oni povas atingi, ke ĉiu homo spertu la bonfaran efikon de l' aŭtosugesto konscie aplikita.

Dirante „ĉiu homo“, mi iom trograndigas, ĉar ekzistas du kategorioj da homoj, ĉe kiuj estas malfacile, atingi konscian aŭtosugeston.

Ili estas:

1. La intelekte malfruiĝintuloj, kiuj ne kapablas kompreni, kion oni diras al ili;

2. la homoj, kiuj ne volas kompreni.

Kiel oni instruas la praktikon de la konscia memsugesto

La principo de la metodo resumiĝas en kelkaj vortoj:

Oni povas pensi samtempe nur pri unu sola afero; tio estas: du pensoj povas sin sekvi en nia spirito, sed ne sin trapenetri aŭ samlokigi.

Ĉiu penso, kiu okupas ekskluzive nian spiriton, iĝas por ni vera, kaj ĝi emas efektiviĝi.

Do se vi sukcesas pensigi al malsanulo, ke lia sufero malaperos, ĝi malaperos; se vi sukcesas pensigi al kleptomano (ŝtelmaniulo) ke li ne plu ŝtelos, li ne plu ŝtelos ktp.