Tia edukado, kiu unuavide ŝajnas kvazaŭ neebla, estas efektive tre simpla. Sufiĉas instrui al la lernanto per serio da laŭcelaj gradigitaj eksperimentoj la principon de la konscia penso, Ĉisube mi klarigos tiujn diversajn eksperimentojn. Se oni sekvas precize miajn instruojn, oni povas esti absolute certa pri bona sukceso, escepte kun la du kategorioj da personoj, kiujn mi ĵus menciis.
Unua (prepara) eksperimento. La lernanto staru kun korpo rigida kvazaŭ ferstango kun piedoj kunigitaj en ilia tuta longeco, konservante la maleolojn flekseblaj kvazaŭ ĉarniroj. Li imagu, ke lia korpo estas kiel tabulo kun pordhokoj je la malsupra fino kaj kiu staras ekvilibre. (Oni klarigu al li, ke iomete puŝita antaŭen aŭ malantaŭen la tabulo falas senreziste al la flanko, kien oni ĝin puŝas. Diru al la lernanto, ke vi nun tiros lin malantaŭen per la ŝultroj, kaj ke li lasu sin fali en viajn brakojn sen ia kontraŭstaro, konservante la piedojn firme sur la tero kaj turnante sin ĉirkaŭ la maleoloj kiel per ĉarniroj. Tiam vi tiru lin efektive per la ŝultroj malantaŭen. Se la provo ne sukcesas, rekomencu ĝin ĝis plena aŭ preskaŭa sukceso.
Dua eksperimento. Klarigu al la instruoto, ke vi nun montros al li la efikon de la