imago sur li mem, kaj ke vi petos lin pensi: „Mi falas malantaŭen, mi falas malantaŭen ktp.“. Li havu nur tiun penson kaj ne toleru alian pripenson; ekzemple li ne demandu sin, ĉu mi falos aŭ ne, ĉu mi eventuale falante doloriĝos? ktp. ktp., li ankaŭ ne intence falu eble por fari al vi plezuron, sed se li sentas ian falemon, li ne kontraŭstaru, sed obeu ĝin.
Nun petu la lernanton, levi alte la kapon kaj fermi la okulojn, metu vian dekstran pugnon sub lian nukon, vian maldekstran manon sur lian frunton kaj diru: „Vi pensu — Mi falas malantaŭen, mi falas malantaŭen ktp. — kaj efektive vi falas malantaŭen, vi fa-las mal-an-taŭ-en, ktp.“ Samtempe lasu vian maldekstran manon gliti malpeze malantaŭen sur la tempion super la maldekstra orelo, kaj fortiru malrapide, tute malrapide, sed konstante vian dekstran pugnon.
Tuj vi sentos, ke la instruoto iomete ekmoviĝas malantaŭen, ke li ekfalas aŭ haltigas la falon. En la lasta okazo rimarkigu al li, ke li kontraŭstaris; li ne pensis, ke li falas, sed ke li vundiĝos falante. Kaj tio estas vera; se li ne estus havinta tiun penson, li estus falinta kvazaŭ bloko. Vi rekomencu la provon, parolante nun per ordona voĉo, kvazaŭ vi volus devigi la lernanton obei. Daŭrigu tiel ĝis plena aŭ preskaŭ plena suk-