ceso. Pro singardemo tenu vin ne tro proksime al la instruato, kun via dekstra kruro iom antaŭe kaj la maldekstra malantaŭe kiel apogilo por eviti faladon kune kun la instruato, precipe se li estas peza.
Tria eksperimento. Starigu la lernanton kontraŭvizaĝe de vi, kun ĉiam rigida korpo, flekseblaj maleoloj kaj kunigitaj piedoj paralelaj. Metu viajn ambaŭ manojn sur liajn tempiojn, ne premante, rigardu lin fikse al la radiko de l' nazo, ne movante la palpebrojn, kaj ordonu al li pensi: „Mi falas antaŭen, mi falas antaŭen“ kaj ripetu akcentante ĉiun silabon „Vi fa-las an-taŭ-en, vi fa-las an-taŭ-en ktp.“ kaj ne ĉesu rigardi lin fikse.
Kvara eksperimento. Petu la instruaton, . plekti la manojn kaj kunpremi la fingrojn kiel eble plej forte, ĝis okazigo de tremeto; rigardu lin fikse kiel en la antaŭa provo kaj tenu viajn manojn sur la liajn, kvazaŭ vi volus premigi ilin pli forte. Diru al li pensi, ke li ne plu povas malpremigi la fingrojn, ke vi kalkulos ĝis tri, kaj kiam vi diros „tri“, li devos klopodi disigi la manojn, sed pensante ĉiam: „Mi ne povas, mi ne povas ktp.“; li konstatos, ke li tute ne povas. Nun kalkulu: „unu, du, tri“ tre malrapide kaj tuj aldonu apartigante la silabojn: „Vi ne povas; vi ne povas ktp.“. Se