Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li nepre pensas: „Mi ne povas“, li ne nur ne povas disigi la manojn, sed la fingroj premiĝas tiom pli forte, kiom pli multe li klopodas por ilin malligi. Fakte li atingas rezultaton tute malan de tiu, kiun li celis. Post kelkaj sekundoj diru al li: „Nun pensu: Mi povas“, kaj liaj fingroj disiĝos.

Atentu ĉiam, ke via rigardo restu fiksita al la nazradiko de via provanto, kaj ne permesu, ke li deturnu siajn okulojn de la viaj unu solan momenton.

Se li tamen povas liberigi siajn manojn, ne kredu, ke estas via kulpo; ĝi estas tiu de la lernanto, kiu ne bone pensis „Mi ne povas“. Certigu lin firme pri tio kaj rekomencu la provon.

Uzu ĉiam ordonan tonon, kiu ne toleras malobeon. Ne estas necese, altigi la voĉon, kontraŭe estas preferinde, gardi la kutiman voĉforton, sed apartigante ĉiun vorton per tono akra kaj ordonema.

Kiam tiu eksperimento sukcesis, ĉiuj aliaj ankaŭ bone sukcesas, kaj oni atingas tion facile, obeante laŭlitere al la supre donitaj instruoj.

Certaj personoj estas tre facile influeblaj, kaj oni tuj rekonas ilin per tio, ke la kuntiro de iliaj fingroj kaj membroj efektiviĝas rapide. Post unu aŭ du bone sukcesintaj provoj ne plu estas necese, diri al ili „Pensu tion ĉi aŭ tion“; oni ekzemple nur diru al ili, sed per ordona