Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tono uzata de ĉiu bona sugestanto: „Fermu la pugnon; nun vi ne plu povas malfermi ĝin. Fermu la okulojn, nun vi ne plu povas malfermi ilin ktp.“, kaj la instruato absolute ne povas malfermi pugnon aŭ okulon, malgraŭ ĉiuj penadoj. Je la vortoj „Vi povas“, la malpremo tuj okazas.

La eksperimentoj estas senfine varieblaj. Jen kelkaj: Kunmetigu la manojn kaj sugestu, ke ili estas kunlutitaj. Metu la manon sur tablon kaj sugestu, ke ĝi restas algluita; diru al la lernanto, ke li estas kvazaŭ najlita sur sia seĝo, kaj ke li ne povas leviĝi; igu lin leviĝi kaj diru, ke li ne povas marŝi; metu plumon sur la tablon kaj diru, ke ĝi pezas 100 kilogramojn, kaj ke li ne povas ĝin levi ktp. ktp.

Mi ne povas sufiĉe rediri, ke en ĉiuj tiuj eksperimentoj ne la sugesto, sed la aŭtosugesto efikas la fenomenojn; la sugesto de l' instruanto nur instigas ĝin.

Agmaniero.
por atingi kuracan sugestadon

Kiam la lernanto plenumis la ĉi-suprajn eksperimentojn kaj ilin komprenis, li estas matura por la kuraca sugestado. Li estas kvazaŭ kulturita kampo, en kiu la semo povas ĝermi kaj prosperi. Antaŭe li estis kiel ne prilaborita tero, kie la semo estus sekiĝinta.