Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kia ajn estu la sufero de la paciento, ĉu ĝi estu korpa aŭ spirita, gravas procedi ĉiam sammaniere kaj uzi la samajn parolojn kun kelkaj variaĵoj laŭ la kazoj.

Vi diru al la paciento:

Sidiĝu kaj fermu la okulojn. Mi ne volas endormigi vin, estas senutile. Mi petas vin, fermi la okulojn nur por ke via atento ne estu distrita de la objektoj, kiuj vin ĉirkaŭas. Memoru nur bone, ke ĉiuj paroloj, kiujn mi nun diros, nepre fiksos sin en via cerbo, sin forte en ĝi stampos, engravuros, enradikos, kaj ke ili devas ĉiam resti tie fiksitaj, stampitaj, en gravuritaj tiamaniere, ke sen via volo, sen via scio, nepre senkonscie de vi, via organismo kaj vi mem devas ilin obei.

Unue mi diras al vi: „Ĉiutage tri fojojn, matene, tagmeze kaj vespere je la horoj de la manĝoj vi estos malsata, t.e. vi sentos tiun agrablan apetiton, kiu igas pensi kaj diri: „Ho, kun kia plezuro mi manĝos.“ Vi fakte manĝos plezure, eĉ tre plezure, tamen ne trosatiĝante. Sed vi zorgos pri longa maĉado de la nutraĵoj, ĝis ili fariĝos mola kaĉo, kiu facile englutiĝas. Tiel vi ankaŭ bone digestos, kaj vi sentos en la stomako kaj intestoj nenian ĝenon, nek malagrablan senton nek ian doloron. La asimilo de la manĝaĵoj al la korpo bone efektiviĝos, kaj via organismo profitos, farante el ili sangon, muskolojn, forton, energion, unuvorte vivon.