„Ĉar vi bone digestis, la ekskrementa funkcio plenumiĝos normale, kaj ĉiumatene je la leviĝo vi sentos la bezonon de malpleniĝo. Uzante nenian kuracilon aŭ nenian artifikon, vi atingos rezulton normalan kaj kontentigan.
„Krom tio ĉiunokte de la momento, kiam vi deziros ekdormi, ĝis kiam vi deziros vekiĝi la morgaŭan tagon, vi ĝuos profundan, trankvilan, kvietigan dormon, dum kiu vi ne havos premsonĝojn, kaj post kiu vi vekiĝos, tute senlacigita, gaja kaj vigla.
„Se iafoje okazas, ke vi estas malgaja, ĉagrena, ke vi turmentas vin aŭ havas nigrajn pensojn, komence de la unua tago tio aliiĝos, kaj anstataŭ havi ĉagrenon, malĝojon, anstataŭ turmenti vin per nigraj pensoj, vi estos gaja, nepre gaja, eble sen kaŭzo, sed tamen gaja, kiel iafoje okazis, ke vi estis malĝoja sen kaŭzo. Mi plie diras ion: Eĉ se vi havas realan motivon por ĉagreniĝi, vi ne Cagreniĝos.
„Ankaŭ se okazas, ke vi kelkafoje havas momentojn de senpacienco aŭ kolero, vi de nun ne plu havos ilin; male vi restos ĉiam pacienca kaj posedos memregadon, kaj la aferoj, kiuj vin antaŭe kolerigis kaj incitis, estonte lasos vin nepre indiferenta, nepre kvieta.
„Se vi estas ofte turmentata, persekutata de malsanaj, sintrudaj ideoj, de terurigaj sentoj, de angoroj, malpravaj timoj, tentoj, venĝemoj,