Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi volas, ke ĉio ĉi tio iom post iom malaperu el la vido de via imago, kaj ke ĝi kvazaŭ disiĝu, disfandiĝu kiel malproksima nubo ĝis absoluta malapero. Kiel sonĝo svenas je la vekiĝo, tiel disflugos ĉiuj tiuj vanaj aperaĵoj.

„Mi aldonas, ke ĉiuj viaj organoj bone funkcias, la koro batas normale, kaj la sangirado efektiviĝas kiel ĝi devas; la pulmoj laboras bone; la stomako, la intestoj, la galveziko, la hepato, la reno, la veziko plenumas akurate siajn funkciojn. Se unu el tiuj organoj nun momente nenormale funkcias, tiu nenormaleco malaperas ĉiutage iom post iom tiamaniere, ke ĝi baldaŭ ne plu ekzistos, kaj ke la malsana organo estos reakirinta sian normalan funkciadon.

„Se estas iaj lezoj en unu el ili, la vundoj cikatriĝas ĉiutage, kaj ili estos rapide resanigitaj.“ (Tie ĉi mi rimarkigas, ke ne necesas scii, kia organo estas malsana por ĝin resanigi. Sub influo de l' aŭtosugesto: „ĉiutage, ĉiurilate, mi progresas pli kaj pli“, la nekonscio jam efikas mem, ne bezonante ion plian.)

„Mi ankoraŭ insistas pri unu tre grava punkto: Se vi ĝis nun sentis en vi certan malfidon al vi mem mi certigas, ke tiu malfido iom post iom malaperas kaj estos anstataŭata de kontraŭa sento de memfido bazita sur tiu nekalkulebla potenco, kiu estas en ĉiu el ni.