Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu memfido estas por ĉiu homa estaĵo absoluta necesaĵo. Sen memfido oni havas nenian sukceson, sed per ĝi oni povas ĉion atingi (en limoj de la eblaj kaj raciaj aferoj kompreneble). Vi do akiras memfidon, kaj tiu fido donas al vi la certecon, ke vi faros ne nur bone, sed bonege ĉion, kion vi deziras fari, kondiĉe ke estu saĝaj aferoj, aŭ ke ĝi estu via devo.

„Sekve, kiam vi deziros fari ion saĝan, racian aŭ plenumi ian devon, pensu ĉiam, ke tio estas facila. Malaperu el via vortaro la paroloj: malfacila, neebla, mi ne povas, mi ne sukcesas malhelpi ktp. Tiaj malfortigaj esprimoj estas malpravaj. Pravaj estas: mi povas, mi sukcesos, estas facile. Se vi konsideras iun taskon facila, ĝi fariĝas tia por vi, dum ĝi ŝajnas malfacila por aliaj, kaj tiun taskon vi plenumas rapide kaj bone, vi ankaŭ plenumas ĝin nelaciĝante, ĉar nestreĉante la fortojn. Male, se vi estus konsiderinta ĝin malfacila aŭ neebla, ĝi estus fariĝinta tia por vi, nur ĉar vi kredis ĝin tia.“ —

Al tiuj ĝeneralaj sugestoj, kiuj eble ŝajnos iom longaj, eĉ infanecaj al kelkaj el vi, sed kiuj estas necesaj, oni aldonu tiujn, kiuj rilatas al la personaj cirkonstancoj de la paciento.

Ĉiujn tiujn sugestojn oni devas formuli per unutona, kvazaŭ lula voĉo (tamen akcentante