Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ĉefajn vortojn) por instigi la pacienton al dormemo aŭ almenaŭ al kvietiĝo per forigo de ĉiuj aliaj pensoj.

Kiam la serio de la sugestoj estas finita, oni parolas al la sugestato jene: „Resume, mi volas, ke laŭ ĉiuj vidpunktoj, korpe kaj spirite vi ĝuu perfektan sanon, pli bonan ol estas tiu, kiun vi havis ĝis nun. Nun mi kalkulos ĝis tri, kaj kiam mi diros „tri“, vi malfermos la okulojn kaj eliros el la nuna dormema stato. Vi eliros el ĝi tute kviete sen ia laceco, sen ia kapopremo, tute male, vi sentos vin forta, vigla, ripozinta, vivplena; plie vi estos gaja, tre gaja kaj sana ĉiurilate: Unu, du, tri.“

Je la vorto „tri“ la sugestato malfermas la okulojn kaj ridetas kun esprimo de kontenteco kaj komforto sur la vizaĝo.

Post finigo de tiu instrua alparolo, vi aldonas jenon:

Kiel oni devas praktiki la konscian memsugeston

Ĉiumatene je la vekiĝo kaj ĉiuvespere post enlitiĝo, vi fermu la okulojn, ne klopodante fiksi la atenton al tio, kion vi diras, elparolu per la lipoj sufiĉe altvoĉe por aŭdi viajn proprajn parolojn kaj kalkulante sur ŝnuro provizita de dudek nodoj tiun ĉi frazon: