Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĉiutage, ĉiurilate, mi progresas
pli kaj pli.

La vorto „ĉiurilate“, kiu rilatas al ĉio, igas aliajn specialajn aŭtosugestojn nenecesaj.

Faru tiun memsugeston kiel eble plej simple, infane, maŝine, do sen ia penado. Unuvorte la formulo estu ripetata per la tono uzata en recito de litanioj.

Tiamaniere oni sukcesas enpenetrigi ĝin meĥanike en la senkonscion per la orelo, kaj kiam ĝi tie enpenetris, ĝi efikas. Sekvu dum via tuta vivo tiun metodon, kiu estas same profilaktika kiel kuraca.

Plie, ĉiufoje kiam dum la tago aŭ la nokto vi sentas psikan aŭ fizikan suferon, certiĝu tuj, ke vi ne kontribuos al ĝi konscie, kaj ke vi malaperigos ĝin. Tiam soligu vin plejeble, fermu la okulojn kaj, per la mano frotante la frunton, se temas pri spirita afero, aŭ la doloran parton, se temas pri io korpa, ripetu ekstreme rapide per la lipoj la vortojn: „ĝi foriĝas, for, for, for... ktp.“ tiel longe kiel necese.

Post iom da kutimo oni malaperigas la spiritan aŭ korpan doloron post 20 aŭ 25 sekundoj. Rekomencu ĉiufoje, kiam estos bezone.

(La uzado de la memsugesto ne anstataŭas kuracistan kuracadon, sed ĝi estas valora helpo por la malsanulo kiel por la kuracisto.)