Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Doninte al vi konsilojn, mi montras, kiel oni devas ilin apliki en la praktiko.

Estas facile, kompreni la rolon de la sugestanto. Li ne estas majstro, kiu ordonas, sed amiko, gvidanto, kiu paŝo post paŝo kondukas la malsanulon sur la vojo al resaniĝo. Ĉar ĉiuj sugestoj estas faritaj por la bono de la paciento, lia nekonscio nur bezonas ilin asimili, alproprigi kaj ilin aliformigi en memsugeston. Kiam tiu ĉi okazis, la resaniĝo venas pli aŭ malpli rapide.


Supereco de la metodo

Tiu ĉi metodo efikas vere mirindajn rezultojn, kaj estas facile, kompreni la kialon. Agante kiel mi konsilas, oni neniam havas malsukcesojn, escepte kun la du kategorioj de homoj, pri kiuj mi antaŭe parolis kaj kiuj reprezentas feliĉe nur 3% de la tuto.

Se oni penas endormigi la sugestoton tuj de la unua komenco, sen antaŭaj klarigoj aŭ eksperimentoj necesaj por instigi lin, akcepti la sugeston kaj aliformigi ĝin en memsugeston, oni povas havi influon nur al tre sentemaj personoj, kaj ili ne estas multaj.

Ĉiuj povas fariĝi influeblaj per ekzercado, sed malmultaj estas tiaj sen la antaŭa instruo, kiun mi konsilas doni al ili, kaj kiu ne daŭras pli ol kelkajn minutojn.