En antaŭaj jaroj mi kredis, ke la sugesto povis efiki bone nur dum la dormo, kaj mi klopodis ĉiam endormigi mian pacienton, sed konstatinte, ke tio ne estas necesa, mi ĉesis por eviti al li la timon aŭ angoron, kiun li preskaŭ ĉiam sentas, kiam oni diras, ke oni endormigos lin; kaj pro tiu timo li ofte nevole rezistas al la ekdormo. Male, se vi diras al li, ke vi ne endormigos lin, ke tio tute ne estas bezona, vi akiros lian konfidon, li aŭskultas vin sen ia timo, sen ia suspektema ideo, kaj okazas ofte post iom da kutimo, ke lulite per la unutona sono de via voĉo, li falas en profundan dormon kaj poste vekiĝas tute surprizita, keli dormis.
Se estas nekredemuloj, kaj sendube ekzistas tiaj inter vi, mi diras: „Venu al mi, vidu, kaj vi konvinkiĝos per la faktoj.“
Tamen oni ne kredu, ke estas absolute necese, procedi kiel mi ĵus diris por uzi la sugeston kaj okazigi la memsugeston. La sugesto povas esti farata al pacientoj sen ilia scio kaj sen ia preparo. Se ekzemple doktoro medicina, kiu jam per sia sola titolo efikas sugeste al sia malsanulo, iam diras al li, ke li povas fari nenion por li, ke lia malsano estas nekuracebla, li provokas en la spirito de l' paciento aŭtosugeston, kiu povas havi malfeliĉegajn konsekvencojn. Male, se li diras, ke lia mal-