Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sano estas efektive grava, sed ke per flegado kaj pacienco la resaniĝo venos iom post iom, li povos ofte akiri eĉ rezultatojn, kiuj lin mem mirigos.

Alia ekzemplo: Se kuracisto, post esploro de la malsanulo, skribas recepton kaj ĝin donas al li sen komentario, la ordonitaj medikamentoj havos malmultan ŝancon de sukceso; sed se li klarigas al sia kliento, ke tiu ĉi aŭ tiu medikamento devas esti uzata en tia kaj tia okazo kaj efikas tiel kaj tiel, la antaŭdiritaj rezultatoj estos atingataj preskaŭ certe.

La kuracistoj aŭ farmaciistoj ne kredu, ke mi estas ilia malamiko, kontraŭe, mi estas ilia plej bona amiko. Unuflanke mi dezirus, ke oni enskribu en la programon de la medicinaj . lernejoj la teorian kaj praktikan studon de la sugestado, por la plej granda profito de la malsanuloj kaj de la kuracistoj mem, kaj aliflanke mi opinias, kiam malsanulo konsultas kuraciston, ke tiu ĉi devas ĉiam ordoni unu aŭ plurajn medikamentojn, kvankam tiuj ĉi ne estus necesaj. Kaj vere, kiam la malsanulo iras al sia kuracisto, li kutime deziras, ke oni donu al li medikamenton, kiu lin kuracu. Li ne scias, ke plej ofte la higieno, la dieto efikas, li ne priatentas tion. Li volas medikamenton.

Se la kuracisto ordonas nur dieton sen ia medikamento al sia paciento, tiu ĉi estos plej