Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ofte malkontenta kaj pensos, ke estis senutile, iri al Sinjoro Doktoro, kiu donis nenian kuracilon, kaj eble li iros al ilia kuracisto. Sekve ŝajnas al mi, ke la kuracisto devas ĉiam ordoni medikamentojn al sia kliento, kaj plejeble ne tiajn specialigitajn medikamentojn, pri kiuj oni faras, tioman reklamon, kaj kiuj valoras plej ofte nur per tiu reklamo, sed prefere li skribu en la recepton de li mem formulitajn medikamentojn, kiuj inspiras al la malsanulo multe pli da konfido ol la piloloj X, aŭ la pulvoro Y, kiujn li povas aĉeti facile en ĉiuj apotekoj, sen bezono de ia recepto.

Kiel efikas la sugesto

Por kompreni bone la rolon de la sugesto aŭ pli vere de la memsugesto, sufiĉas scii, ke la nekonscio estas la granda direktanto de ĉiuj niaj funkcioj.

Ni kredigu al li, kiel mi antaŭe diris, ke tia organo, kiu nebone funkcias, devas bone funkcii, subite la nekonscio transdonas al ĝi la ordonon, bone funkcii, kaj la organo obeas; ĝia funkciado fariĝas normala, ĉu tuj, ĉu iom post iom.

Tio ĉi permesas klarigi simple kaj klare, kiel oni povas per la sugesto haltigi sangelfluojn, venki mallakson, malaperigi ŝveltuberon, kuraci paralizojn, tuberkulozajn lezojn, varikajn vundojn ktp.