Kiel ekzemplon mi citos kazon de denta sangelfluo, kiun mi observis en la laborejo de s-ro Gauthé, dentisto en Troyes. Junulino, al kiu mi helpis resaniĝi de astmo, kiu daŭris de ok jaroj, diris al mi ian tagon, ke ŝi intencas eltirigi al si denton. Ĉar mi konas ŝin kiel tre senteman, mi proponas, ke la dento estu eltirata sendolore. Kompreneble ŝi akceptas kun plezuro, kaj ni fiksas kunvenon ĉe la dentisto. La diritan tagon ni iras, kaj tie, starante antaŭ la junulino, mi diras al ŝi: „Vi sentas nenion, vi sentas nenion, vi sentas nenion ktp.“, kaj daŭrigante mian sugeston, mi faras kapsignon al la dentisto. Post momento la dento estis forigita, eĉ sen palpebrumo de f-ino D... Kiel ofte okazas, sangelfluo komenciĝas. Anstataŭ uzi ian sanghaltigilon, mi diras al la dentisto, ke mi provos per sugesto, ne sciante, kio okazos. Mi do petas fraŭlinon D., rigardi min, kaj mi sugestas al ŝi, ke post du minutoj la sangelfluo ĉesos per si mem, kaj ni atendas. La junulino elĵetas ankoraŭ kelkajn sangajn sputaĵojn kaj baldaŭ nenion pli. Mi diras, ke ŝi malfermu la buŝon, ni rigardas kaj konstatas, ke sangokoagulaĵo formiĝis en la denta kavaĵo.
Kiel klarigi tiun fenomenon? Plej simple: sub influo de l' ideo „La sangelfluo ĉesos“, la nekonscio sendis al la arterietoj kaj al la