Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vejnetoj la ordonon, ne plu ellasi sangon, kaj obeeme ili kuntiriĝis laŭnature, kiel tio estus okazinta artifike per uzo de sanghaltigilo, kiel ekzemple adrenalino.

La sama rezonado igas nin kompreni, kiel ŝveltubero povas malaperi. Ĉar la nekonscio akceptis la ideon „La ŝveltubero malaperos“, la cerbo ordonas al la arterioj, kiuj ĝin nutras, kuntiriĝi, ili sin fakte kuntiriĝas, rifuzas siajn servojn, ne plu nutras la ŝveltuberon, kaj tiu ĉi, senigita de nutraĵo, mortas, sekiĝas, mal-. kreskas kaj malaperas.

Uzado de la sugesto por kuracado de

spiritaj malsanoj kaj de moralaj difektoj

originaj aŭ akiritaj

La nuntempe tiel ofta neŭrastenio foriĝas kutime post sugesto, multfoje ripetata laŭ la dirita maniero. Mi havis la feliĉon, kontribui al la resanigo de granda nombro da neŭrasteniuloj, ĉe kiuj malsukcesis ĉiuj aliaj kuracadoj. Unu el ili estis pasiginta unu monaton en speciala kliniko de Luxemburg, neakirinte pliboniĝon. Post ses semajnoj li estis tute kuracata, kaj li nun estas la plej feliĉa homo en la mondo, dum antaŭe li kredis sin la plej malfeliĉa. Kaj neniam plu li remalsaniĝos, ĉar mi instruis al li la konscian memsugeston, kaj li scias praktiki ĝin lertege.