Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se la sugesto estas utila por kuracado de fizikaj kaj spiritaj malsanoj, kiom pli grandajn servojn ĝi povas ankoraŭ fari al la homaro, aliformigante en honestajn homojn la malfeliĉajn infanojn, kiuj plenigas la pun-edukejojn kaj eliras el ili nur por envicigi en la krimularon?

Oni ne diru al mi, ke tio ne estas ebla! Tio estas, kaj mi povas ĝin pruvi.

Mi citos la du sekvantajn okazojn tre karakterizajn. Sed tie ĉi mi devas malfermi parentezon. Por bone komprenigi al vi, kiamaniere la sugesto agas en kuracado de moralaj difektaĵoj, mi uzos jenan komparon: Ni supozu, ke nia cerbo estas tabulo, en kiu estas enplantitaj najloj, kiuj reprezentas niajn ideojn, kutimojn, instinktojn, kiuj determinas niajn agojn. Se ni konstatas, ke ekzistas ĉe iu individuo malbona ideo, kutimo, instinkto, alivorte malbona najlo, ni elektas alian, kiu estas la bona ideo, kutimo, instinkto, kaj ni metas ĝin rekte sur la kapon de la malbona najlo, kaj ni frapas sur ĝin per martelo, aŭ aliesprime: mi faras sugeston. La nova najlo enplantiĝos je unu milimetro, ekzemple, dum la alia elpuŝiĝos tiom. Post ĉiu nova martelbato, t. e. ĉiu nova sugesto, ĝi enprofundiĝos ankoraŭ unu milimetron plie, kaj la alia eliros ankaŭ unu milimetron plie, tiamaniere ke post certa nombro da martelfrapoj la malnova najlo estos tute