Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

forpuŝita kaj anstataŭigita de la nova. Kiam la najloŝanĝo estas farita, la individuo obeas.

Nun mi revenas al miaj ekzemploj. Knabo M..., dekunu-jara, loĝanta en Troyes, suferadis tage kaj nokte malgrandajn akcidentojn oftajn en unua infanaĝo; krome li estis kleptomano (ŝtelemulo) kaj mensoganto. Laŭ peto de lia patrino mi faris al li sugeston. Tuj de la unua fojo la akcidentoj ĉesis dumtage, sed daŭris dumnokte. Iom post iom ili maloftiĝis, kaj fine post kelkaj monatoj la infano estis plene kuracita. Samtempe la ŝtelpasio malfortiĝadis, kaj post ses monatoj li ne plu ŝtelis.

Frato de tiu infano, dekok-jara, sentadis akran malamon kontraŭ alia el siaj fratoj. Kiam li iomete ebriiĝis, lin kaptis la deziro, frapi la fraton per sia tranĉilo. Li antaŭsentis, ke tio okazos ian tagon kaj jam sciis, ke post plenumo de sia krimo li ploregos sur la korpo de sia viktimo.

Mi ankaŭ faris al li la sugeston. La sukceso estis mirindega. Tuj de la unua provo li estis kuracita. La malamo kontraŭ lia frato estis malaperinta, kaj de tiu momento ili bonamikiĝis kaj penadis, reciproke fari al si plezuron. Longan tempon mi sekvis lin, la resaniĝo estis daŭra.

Kiam oni per sugestado akiras tiajn rezultojn, ĉu ne ŝajnas utile, mi eĉ diras neces-