Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ege, adopti tiun metodon kaj enkonduki ĝin en la pun-edukejojn? Mi estas nepre konvinkita, ke per ĉiutaga sugestado al malvirtemaj infanoj oni rekondukus pli ol 50% sur bonan vojon. Ĉu oni per tio ne farus al la socio grandegan servon, redonante al ĝi sanajn membrojn anstataŭ morale putrantajn?

Oni eble kontraŭdiros, ke estas danĝere, uzi la sugeston, ke oni povas ĝin utiligi por malbona celo. Tiu kritiko estas senvalora, unue ĉar en edukejoj oni konfidas la praktikon de la sugesto nur al seriozaj kaj honestaj personoj, kiel ekzemple kuracistoj, kaj aliflanke ĉar tiuj, kiuj deziras uzi ĝin malhoneste, petas permeson de neniu.

Sed, eĉ konsentante, ke la sugesto povus esti danĝera, (kaj tio ne estas), mi demandus al tiu, kiu tiel kontraŭparolus, kia de ni uzata forto estas sendanĝera? Ĉu la vaporo? Ĉu la pulvo? Ĉu la fervojoj, la ŝipoj, la elektro, la aŭtomobiloj, la aeroplanoj? Ĉu estas la venenoj, kiujn ni kuracistoj kaj farmaciistoj uzas ĉiutage per malgrandegaj dozoj, kaj kiuj povas fulmomortigi malsanulon, se ni dum neatenta momento havas la malfeliĉon, erari en pesado?

Antaŭ ol fini, mi deziras diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri bonega procedo uzota de la