Saltu al enhavo

Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gepatroj por eduki siajn infanojn kaj liberigi ilin de iliaj malkorektaĵoj.

Ili atendu, ĝis la infano endormiĝis. La patro aŭ patrino eniras senbrue en la ĉambron, haltas unu metron proksime de la lito kaj ripetas dek kvin aŭ dudek fojojn murmure ĉiujn plibonigojn deziritajn de li, je vidpunkto, ĉu de la sano, de la dormo, ĉu de la laboro, konduto, diligento ktp., poste oni foriras kiel oni venis, atentante zorgeme, ne veki la infanon.

Tiu ĉi tre simpla procedo efikas bonegajn rezultatojn, kaj estas facile, kompreni la kialon. Kiam infano dormas, liaj korpo kaj konscio ripozas, ili estas kvazaŭ neniigitaj, sed lia nekonscio maldormas; oni do parolas nur al tiu ĉi lasta, kaj ĉar ĝi estas tre kredema, ĝi akceptas sendiskute ĉion, kion oni diras al ĝi. Iom post iom la infano prosperas fari mem tion, kion la gepatroj deziras.

Konkludo

Kian konkludon ni tiros el ĉio ĉi?

La konkludo estas tre simpla kaj povas resumiĝi en malmultaj vortoj: Ni posedas en ni mem nekalkuleblan forton, kiu, senkonscie uzata, estas ofte danĝera por ni. Male, se ni direktas ĝin laŭ konscia kaj saĝa principo, ĝi donas al ni la memregadon kaj