permesas al ni, liberigi nin kaj liberigi aliajn de korpaj kaj spiritaj malsanoj; ĝi krome ebligas al ni, vivi relative feliĉe, kiaj ajn estu al cirkonstancoj, en kiuj ni troviĝas.
Fine kaj precipe ĝi povas, ĝi devas esti aplikata por la morala rebonigo de tiuj, kiuj eliris el la vojo de la bono.
(Resumo de la metodo de E. Coué)
Ĉiumatene, vekiĝante, kaj ĉiuvespere, kuŝiĝante, oni fermu la okulojn kaj ne penante fiksi sian atenton al tio, kion oni diras, elparolu per la lipoj en sufiĉe alta voĉo por aŭdi siajn proprajn parolojn kaj kalkulante sur ŝnuro kun dudek nodoj la sekvantan frazon: „Ĉiutage, ĉiurilate, mi progresas pli kaj pli. “La vorto „ĉiurilate“ rilatas al ĉio, kaj oni ne bezonas apartajn sugestadojn.
Faru tiun aŭtosugeston tiel simple, tiel infane kaj aŭtomate kiel eble, do sen ia penado. Unuvorte, ripetu la formulon per la tono uzata por diri litaniojn.
Tiamaniere oni sukcesas enigi ĝin meĥanike en la nekonscion per la orelo, kaj kiam ĝi enpenetris, ĝi efikas. Uzu dum la tuta vivo tiun metodon, kiu estas samtempe profilaktika kaj kuraca.