Krome, ĉiufoje kiam dumtage aŭ dumnokte oni sentas suferon fizikan aŭ spiritan, oni certigu tuj al si, ke oni ne kontribuos al ĝi konscie, kaj ke oni igos ĝin malaperi, tiam oni izolu sin plejeble, oni fermu la okulojn, kaj frotante per la mano la frunton, se temas pri io spirita, aŭ la dolorantan parton, se temas pri io fizika, oni ripetu ekstreme rapide per la lipoj la vortojn: „ĝi foriĝas, for for for ktp.“ tiom longe, kiom estas necese. Kun iom da kutimo oni malaperigas spiritan aŭ fizikan doloron post 20 aŭ 25 sekundoj. Rekomencu ĉiun fojon, kiam estos bezone.
Rimarkigo. La praktiko de la sinsugesto ne anstataŭas kuracistan kuracadon, sed ĝi estas valora helpo por malsanulo kaj kuracisto.
Ĉu vi suferas korpe aŭ spirite? — Se jes, uzu la konscian sinsugeston, kiu ĉiam plibonigos vian staton, kaj ofte resanigos vin plene, kia ajn estu via sufero.
Esperanto-Presejo Wilhelm Limpert, Dresden-A.