Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

religiaj kaj sciencaj (mi mencias nur „Christian Science” kaj „The New Thought”), transiris la limojn de la nova kontinento kaj ankaŭ rapide disvatiĝis en Eŭropo.

Ni ne miru pri la sukceso de tiuj tiel dirite novaj ideoj. La nuntempa homaro estas malsana, skuita de teruraj katastrofoj, devigita al ega streĉado de la nervoj per la batalo por la vivo; tia febra, nenormala vivmaniero, elĉerpante la nervoforton, kreis la ĉie regantan „neŭrozon”, turmentego de la moderna homaro.

Kiu en nia civilizita mondo ne pli aŭ malpli suferas de tiu insida multforma malsano? Kiu ne sopiras al pliboniĝo, al restarigo de la korpa sano kaj de la spirita egalpezo?

La rimedoj ne mankas: kuracistoj, farmaciistoj, edukistoj, filozofoj ĉiuj proponas al ni siajn kuracilojn kaj sistemojn, kiuj kalkuliĝas laŭ centoj.

Hezitante pro la multeco, transirante de unu al la alia, la suferanta estaĵo avide serĉas la vojon al savo. Ĉiu devas scii elekti, kiu el la multaj procedoj plej bone konvenas al li persone, kiu plej taŭge respondas al liaj individuaj

bezonoj. Por unuj la alta filozofio aŭ

la religio helpos, por aliaj ia terapeŭtiko, higieno, sporto, distraĵo, por aliaj ankoraŭ drogoj kaj piloloj. Ne estas ĉiam facile, ekscii, kiu kuracrimedo plej bone efikos en tiu